Pri la projekto

Same kiel la IKU-libro 2020, la IKU-libro 2021 estas senpage elŝutebla (vidu la butonon sube) jam dum la Virtuala Kongreso. Ĉi-jare ĝi estas iom pli ampleksa, i.a. pro la aldono de la SUS-prelegoj.

Helpu al la projekto

Tiu ĉi projekto estas agrabla, sed temporaba, streĉa kaj granda laboro. Krom tio ankaŭ la paperforma eldono havas sufiĉe grandajn elspezojn. Do, se vi povas iel helpi, vi estas bonvenaj. Kion eblas fari?
• eblas donaci iomete el via UEA-konto, kontaktante financoj@co.uea.org kaj petante ĝiron al IMPT-M (Eldonejo «Impeto») kun indiko de la sumo kaj noto «Donaco por eldono de la IKU-libro 2021». Ankaŭ ekzistas aliaj pagmanieroj ĉe UEA. Vi povas trovi informon pri ili en ĉi tiu paĝo.
• mendi ĉe la Libroservo de UEA la paperforman version de la libro. Sekvu la retejon de la eldonejo kaj la dissendoliston de UEA «Laste aperis».
• diskonigi la ligilon http://iku2.trovu.com al viaj amikoj, en la sociaj retoj, bultenoj, revuoj ktp.
• aboni nian jutuban kanalon https://mallonge.net/fd kaj «ŝati» la filmeton pri la IKU-libro 2021 kaj la aliaj libroj.

Filmeto pri la libro

Pri la libro

Internacia Kongresa Universitato
74-a sesio 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto 17 - 24 de julio 2021
Scienca Universitata Sesio
37-a sesio Komuna Esperanto-kongreso: germana, pola, fervojista 21 - 24 de majo 2021
Provlegis Rob Moerbeek
Redaktoroj: Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel

Moskvo, Impeto, 2021. - 134 p.
ISBN 978-5-7161-0372-9

Enhavo (premu por vidi)

IKU / AIS 1 – Amri Wandel Nigraj truoj kaj gravitaj ondoj
IKU / AIS 2 – Jesper Lykke Jacobsen Fraktoj
IKU / AIS 3 – Francesco Maurelli Lunesplorado: robotikaj aliroj
IKU / AIS 4 – Orlando E. Raola Evoluo de komputada kemio cele al solvo de kemiaj problemoj
IKU 5 – Michele Gazzola Mezuri lingvan justecon: indikiloj kaj indicoj
IKU 6 – Mikaelo Bronŝtejn La Katastrofo kaj ties bardoj
IKU 7 – Keyhan Sayadpour Kovimo kaj Koro
IKU 8 – Gabriel Beecham Esenco kaj estonteco de la intensa medicino por spiraj malsanoj
Scienca Kafejo – Ulrich Brandenburg Diplomatiaj mekanismoj por fortigi pacon kaj konfidon
Scienca Kafejo – Alessandra Madella Kina teorio kaj esperanto en debatoj ekde la 50aj jaroj
Scienca Kafejo – Sara Spanò Vivmalsano: plurfaceta manifestiĝokun longa historio
Scienca Kafejo – Anna Striganova Ĉu ekzistas malbono en antikvaj fabeloj?
SUS – Ida Stria La nordĝermanaj lingvoj: karakterizaĵoj, deveno kaj vario
SUS – Anna Striganova Fabeloj pri li, fabeloj pri ŝi
SUS – Amri Wandel Nigraj truoj kaj gravitaj ondoj